politika apatio
Ĉu estas malbone se mi malŝatas pensi pri politiko?
Kelkaj amikoj diras, ke ni (speciale kristanoj) devas scii pri politikon, devas voĉdoni, ktp, ĉar ni havas respondecon por interesiĝas pri la mondo. Mi ne estas certa, se tio estas vera.
Mi ne komprenas kial estas malbona ke mi ne ŝatas legi pri tutmonda varmiĝo, aŭ aŭskulti politikajn lekciojn; multaj da homoj scias pri tiuj. Samtempe, ekzistas multnombrajn koncernojn, kiu estas malkonata por la averaĝa persono. Kial ne estas malbona, se ili ne scias pri lingvaj koncernoj, ekzemple?
Kial estas malbona, se mi ne scias pri tutmonda varmiĝo, sed estas ĝuste bona, se politikistoj ne prizorgas lingvomorton? Estas vera, se lingvo de dek personoj en kampara Afriko mortas morgaŭ, ne estos tuja efekto por la tipa usonano. Egale se 500 da tia lingvo mortas, ne estos tuja efekto. Tamen, tiu havos grandegajn sekvojn por 500 kulturoj! Kial nia vivmaniero (kiu ni evidente batalas por protekti en Irako kaj aliaj lokoj, kaj mi devas prizorgi…) pli grava ol tiuj?
Plue, koncerno kiel tutmonda varmiĝo, krom sciencistoj kiu studas ĝin, estus malrimarkita kaj malprizorgita. Estas vere afero, kiu havus kolosan efekton, kiel ni ŝatus pensi? Jes ja, lontempe, sed okazas sufiĉe lante, ke ni ne povas percepti ĝin! Kiel gravas estas tiu? Pli grava ol lingvomorto kaj lingva ŝtata persekuto, kiu okazas ĉiutage?
Honeste, mi pensas, ke politiko estas enuiga, malinteresa, kaj por interesituloj, afero de multe da parolado kaj kritiko, sed sen agado.
Interesituloj: bonvolu, interesiĝu! Sed, bv. ne insultu min se mi ne partoprenas…
Sciencisto diris,
Februaro 2, 2008 at 1:16 ptm
Mi konsentas kun vi pri tio. Sed mi irus eĉ pli antaŭen, dirante ke eĉ pli grava ol ĉiutaga mortado da lingvoj estas ĉiutaga mortado da _homoj_, pro malsato, militoj, ktp. Kaj kiuj prizorgas pri tio? Bedaurinde ne la politikistaro, tio estas klarega.
Do, ni demandu al ni mem: kian mondon ni estas konstruantaj?