nova termino
Nova termino komenciĝas! Mi antaŭĝojas miajn klasojn. Mi priskribos iomete pri la klasoj:
- Kimra Lingvo: ĉiutermine, mi kaj kelkaj aliaj lernantoj kunvenas kun profesoro, kaj legas kimran libron, kaj trinkas teon.
- Japana Lingvo: klaso pri konversacia japana lingvo; ni faras ankaŭ iom da skribado.
- Sismoj: inĝeniera klaso, ĉar mi devas preni sciencan klason…
- Semantiko kaj Lingvouzo: vortsignifo kaj uzado.
- Historia Lingvoscienco: kiel kaj kial lingvoj ŝanĝas.
- Praktika Esplorada Metodo: kiel kolekti, klasifiki, kaj esplori materialojn de denaskaj parolantoj.
Estos verŝajne ekscita kaj multokupita!!