senmuzikila kantado

Januaro 17, 2008 at 10:07 ptm (Uncategorized)

Kiam mi estas en gimnazio, mi unuafoje aŭdis senmuzikilan grupon (grupo kiu kantas sen muzikiloj). La grupo estis de proksima universitato. Depost kiam, mi volis kanti por simila grupo. Mi ĉiam ŝatis kanti, sed mi pensis, ke mi ne estas sufiĉe talenta.

En la una jaro de universitato, mi vidis kreta desegno en trotuaro: “Kristana Senmuzikila Grupo!” Mi decidis aŭdicio por la grupo, kaj mi akceptiĝis. Nun, tri jaroj poste, mi ankoraŭ estas kun la grupo, kaj mi estas prezidanto.

Esti presizanto estas granda respondeco, speciale en kristana grupo, mi pensas. Senĉese ni devas diskuti pri niaj motivoj; kiamaniere ni kantus; kiamaniere ni dependas de Dio kaj ne ni mem; kiom da tempo ni pasigus praktiki la kantadojn kontraŭ kiom da tempo ni pasigus legi la Biblion kune kaj preĝi.

Malgraŭ, ni esperas, ke ni povas adori Dion kaj helpi kaj kristanojn kaj nekristanojn ankaŭ adori Dion per muziko, la muzika talento, kiu estas beno el Dio. Por fari tion, ni kantas ĉe nia universitato (ni havas senkostajn koncertojn) kaj en aliaj lokoj.

Ĝoje kriu al la Eternulo la tuta tero!
Servu al la Eternulo kun ĝojo,
Venu antaŭ Lian vizaĝon kun kanto.
Sciu, ke la Eternulo estas Dio;
Li nin kreis, kaj al Li ni apartenas,
Lia popolo kaj ŝafoj de Lia paŝtejo.
Eniru en Liajn pordegojn kun dankado,
En Liajn kortojn kun laŭdado.
Gloru Lin, benu Lian nomon;
Ĉar la Eternulo estas bona;
Lia favorkoreco estas eterna,
Kaj de generacio al generacio daŭras Lia fideleco.

-Psalmo 100

Skribi Komenton