kial mi ŝatas esperanton

Januaro 16, 2008 at 3:36 ptm (Uncategorized)

Mi ofte legas la biblion esperante. Unu el mia plej ŝatataj legaĵoj estas Mateo 6:28-34. Verso 30: “Sed se Dio tiel vestas la kampan herbaĵon, kiu ekzistas hodiaŭ, kaj morgaŭ estos ĵetata en fornon, kiom pli certe Li vestos vin, ho malgrandfiduloj?”

Tio lasta vorto estas plej kurioza esperanta vorto! Ĝi estas unu vorto, sed angle ĝi estas kvar vortoj!

Esperanta vortoj estas tre ofte pli konciza, pli preciza, kaj pli eleganta ol angla vortoj!

1 komento

  1. Sciencisto diris,

    Ankaŭ mi kutime legas la Biblion (kaj, precipe, la evangeliojn) esperante. Unu el miaj preferaj versoj estas Mateo 27:54:

    “Kaj la centestro, kaj tiuj, kiuj estis kun li gardantaj Jesuon, kiam ili vidis la tertremon kaj la okazantaĵojn, tre timis, dirante: Vere ĉi tiu estis Filo de Dio.”

    Sed, verdire, la evangelioj estas plen-plenaj de memorindaj legaĵoj.

    (Parenteze, tre interesa ret-taglibro. Gratulon.)

    Amike,
    Sciencisto

Skribi Komenton