sencelaj debatoj
Kelkaj debatoj estas sencelaj, mi pensas.
Ekzemple, kial ni debatas pri ĉu evoluo aŭ kreado estas la vero? Sciencoj pensas, ke ili havas pruvon de ilia ĝusteco. Kreadistoj pensas, ke la sciencoj ne povas pruvi ion.
Eble mi simpligas, sed mi ne pensas, ke ĉu la sciencoj aŭ la kreadistoj povas konvinki unu la alian. Do, kial ni devas debati?
Se evoluo aŭ kreado estis pruvita, kio ŝanĝus? Ĉu evoluistoj kaj kreadistoj fidus unu la alian? Mi ne pensas, ke estas tiel simpla.
Do, kial ni devas malŝparas tempon? Kial ni devas debati?
politika apatio
Ĉu estas malbone se mi malŝatas pensi pri politiko?
Kelkaj amikoj diras, ke ni (speciale kristanoj) devas scii pri politikon, devas voĉdoni, ktp, ĉar ni havas respondecon por interesiĝas pri la mondo. Mi ne estas certa, se tio estas vera.
Mi ne komprenas kial estas malbona ke mi ne ŝatas legi pri tutmonda varmiĝo, aŭ aŭskulti politikajn lekciojn; multaj da homoj scias pri tiuj. Samtempe, ekzistas multnombrajn koncernojn, kiu estas malkonata por la averaĝa persono. Kial ne estas malbona, se ili ne scias pri lingvaj koncernoj, ekzemple?
Kial estas malbona, se mi ne scias pri tutmonda varmiĝo, sed estas ĝuste bona, se politikistoj ne prizorgas lingvomorton? Estas vera, se lingvo de dek personoj en kampara Afriko mortas morgaŭ, ne estos tuja efekto por la tipa usonano. Egale se 500 da tia lingvo mortas, ne estos tuja efekto. Tamen, tiu havos grandegajn sekvojn por 500 kulturoj! Kial nia vivmaniero (kiu ni evidente batalas por protekti en Irako kaj aliaj lokoj, kaj mi devas prizorgi…) pli grava ol tiuj?
Plue, koncerno kiel tutmonda varmiĝo, krom sciencistoj kiu studas ĝin, estus malrimarkita kaj malprizorgita. Estas vere afero, kiu havus kolosan efekton, kiel ni ŝatus pensi? Jes ja, lontempe, sed okazas sufiĉe lante, ke ni ne povas percepti ĝin! Kiel gravas estas tiu? Pli grava ol lingvomorto kaj lingva ŝtata persekuto, kiu okazas ĉiutage?
Honeste, mi pensas, ke politiko estas enuiga, malinteresa, kaj por interesituloj, afero de multe da parolado kaj kritiko, sed sen agado.
Interesituloj: bonvolu, interesiĝu! Sed, bv. ne insultu min se mi ne partoprenas…
gitaro
Printempe, mi eklernis ludi la gitaron. Komence mi ludado estis malbona, kaj post tio mi okupitiĝis. Somere mi prenis programlingvan klason; post tio la aŭtuno estis denove okupita. Vintre, nia universitato havas kvinsemajnan libertempon, kaj mi plejparte restis en universitata urbeto.
Mi decidis, ke mi penus relerni ludi la gitaron. Mi lernis rapide. Antaŭe, mi ne povis ŝanĝi akordojn rapide; mi ne povis ludi neŝanĝiĝeme; mi ne povis samtempe ludi kaj kanti, mi ne povis ludi barakordojn. Nun mi poviĝas fari la tutan! Mi jam ne povas ludi bone, sed mi pensas, ke mi plibonigas!
Gitaro estas pli portebla muzikilo ol la piano, kaj pli facila por ludi kaj kanti samtempe. Oni povas ludi certan muzikan stilon, ktp…
nova termino
Nova termino komenciĝas! Mi antaŭĝojas miajn klasojn. Mi priskribos iomete pri la klasoj:
- Kimra Lingvo: ĉiutermine, mi kaj kelkaj aliaj lernantoj kunvenas kun profesoro, kaj legas kimran libron, kaj trinkas teon.
- Japana Lingvo: klaso pri konversacia japana lingvo; ni faras ankaŭ iom da skribado.
- Sismoj: inĝeniera klaso, ĉar mi devas preni sciencan klason…
- Semantiko kaj Lingvouzo: vortsignifo kaj uzado.
- Historia Lingvoscienco: kiel kaj kial lingvoj ŝanĝas.
- Praktika Esplorada Metodo: kiel kolekti, klasifiki, kaj esplori materialojn de denaskaj parolantoj.
Estos verŝajne ekscita kaj multokupita!!
senmuzikila kantado
Kiam mi estas en gimnazio, mi unuafoje aŭdis senmuzikilan grupon (grupo kiu kantas sen muzikiloj). La grupo estis de proksima universitato. Depost kiam, mi volis kanti por simila grupo. Mi ĉiam ŝatis kanti, sed mi pensis, ke mi ne estas sufiĉe talenta.
En la una jaro de universitato, mi vidis kreta desegno en trotuaro: “Kristana Senmuzikila Grupo!” Mi decidis aŭdicio por la grupo, kaj mi akceptiĝis. Nun, tri jaroj poste, mi ankoraŭ estas kun la grupo, kaj mi estas prezidanto.
Esti presizanto estas granda respondeco, speciale en kristana grupo, mi pensas. Senĉese ni devas diskuti pri niaj motivoj; kiamaniere ni kantus; kiamaniere ni dependas de Dio kaj ne ni mem; kiom da tempo ni pasigus praktiki la kantadojn kontraŭ kiom da tempo ni pasigus legi la Biblion kune kaj preĝi.
Malgraŭ, ni esperas, ke ni povas adori Dion kaj helpi kaj kristanojn kaj nekristanojn ankaŭ adori Dion per muziko, la muzika talento, kiu estas beno el Dio. Por fari tion, ni kantas ĉe nia universitato (ni havas senkostajn koncertojn) kaj en aliaj lokoj.
Ĝoje kriu al la Eternulo la tuta tero!
Servu al la Eternulo kun ĝojo,
Venu antaŭ Lian vizaĝon kun kanto.
Sciu, ke la Eternulo estas Dio;
Li nin kreis, kaj al Li ni apartenas,
Lia popolo kaj ŝafoj de Lia paŝtejo.
Eniru en Liajn pordegojn kun dankado,
En Liajn kortojn kun laŭdado.
Gloru Lin, benu Lian nomon;
Ĉar la Eternulo estas bona;
Lia favorkoreco estas eterna,
Kaj de generacio al generacio daŭras Lia fideleco.
-Psalmo 100
kial mi ŝatas esperanton
Mi ofte legas la biblion esperante. Unu el mia plej ŝatataj legaĵoj estas Mateo 6:28-34. Verso 30: “Sed se Dio tiel vestas la kampan herbaĵon, kiu ekzistas hodiaŭ, kaj morgaŭ estos ĵetata en fornon, kiom pli certe Li vestos vin, ho malgrandfiduloj?”
Tio lasta vorto estas plej kurioza esperanta vorto! Ĝi estas unu vorto, sed angle ĝi estas kvar vortoj!
Esperanta vortoj estas tre ofte pli konciza, pli preciza, kaj pli eleganta ol angla vortoj!
pri kio mi skribos?
Vere, mi jam ne scias… Mi nur volas praktiki la lingvon esperantan. Mi eble povas skribi pri mia interesoj. Mi listigos iujn interesojn…
- Kristanismo! Mi estas kristano kaj ĝi estas la plej grava afero en mia vivo. Se vi volus lerni pri kristanismo, bv. demandu al mi! :-)
- Muziko! Mi ŝategas kanti, kaj mi nun kantas en senmuzikila grupo ĉe mia universitato. Mi ankaŭ kantas en kristana muzikistaro por mia kunularo. Instrumente, mi ludas pianon kaj fluton, kaj nun lernas ludi gitaron.
- Komputoroj! Mi ŝatas programadon, kaj mi prenis du klasojn pri ĝin ĉe universitato. Mi laboras ĉe ofica por teknologia helpo.
- Lingvoj! Mi studas lingvistikon ĉe universitato, sed mi ankaŭ ŝatas studi lingvojn. Mia avino estas franco, kaj ŝi parolis france al mi kiam mi estas juna. Mi studis la lingvon kimran kiam mi estas en gimnazio, kaj daŭris studi en universitato. En mia dua jaro de universitato, mi intense studis la lingvon japanan, kaj nun mi povas paroli sufiĉe bone.
- Fotografio! Mi aĉetis novan fotilon, kaj mi faras projekto: fotografi ĉiutage, elekti unu ĉiutage. Mi havas alian ĵurnalon (angla lingvo) kie mi restigas la tutan.
Mi kompreneble havas aliajn interesojn, sed mi nun finas ĉi tie!
iomete pri la skribanto
Saluton!
Mia nomo estas Amata, kaj mi estas lernanto de la lingvo esperanta. Mi estas studento ĉe universitato. Mi studas lingvistikon. Mi ŝatas kanti kaj lerni lingvojn – mi studis la lingvojn kimran, japanan, francan, kaj esperantan.
Por praktiki la lingvon esperantan, mi decidis skribi ĵurnalon en esperanto. Mi scias, ke mi kelkfoje eraros, sed mi esperas, ke mia konado de esperanto plibonigos! Mi neniam parolas esperanton, nur skribas ĝin, ĉar mi ne konas ajnulon, kiu povas paroli la lingvon. Do, kontaktu min, se vi volus!