printempa libertempo

Februaro 25, 2008 at 2:40 atm (Uncategorized)

La printempa libertempo de mia universitato estas baldaŭ!

Mi pripensis, kio mi farus. Finfine, mi decidis, ke mi irus al Filadelfio (angle, Philadelphia) kaj laboras kun misiista organizo dum la semajno. Ni evangelios, ni helpos senhejman homojn, ni instros infanojn ĉe la ludejo, ktp. Mi esperas, ke nia teamo estos sekura, helpema, unuiĝinta, kaj dependanta de dio.

Mi skribos pli pri la semajno! Se vi estas kristana, bonvolu preĝu por la teamo kaj la organizo kaj la malriĉaj homoj de Filadelfio :-)

La angla retpago de la misiista organizo: http://www.innercitymissions.org/

Fiksligilo Neniu komento

praktikaj esploradaj metodoj

Februaro 2, 2008 at 5:41 ptm (Uncategorized) (, , )

Mi havas klason pri “praktikaj esploradaj metodoj”. Estas tre interesa! Du turkaj studentoj helpas nin, kaj ni esploras la turkan lingvon. La klason konsistas de kvar lingvoscienca studento, kiu demandas multe da demandoj el la turkaj lingvohelpantoj:

Kiel vi diris turke “hundo”? Kiel vi diris turke “hundoj”? Kiel vi diris turke “la hundo”? Kiel vi diris turke “la hundoj”? Kiel vi diris turke “bruna”? Kiel vi diris turke “bruna hundo”? Kiel vi diris turke “brunaj hundoj”? Kiel vi diris turke “la bruna hundo”? Kiel vi diris turke “la brunaj hundoj”? Kiel vi diris turke “kvin hundoj”? Kiel vi diris turke “kvin brunaj hundoj”? Kiel vi diris turke “la kvin brunaj hundoj”? Kiel vi diris turke “la hundo estas ĝoja”? Kiel vi diris turke “la hundoj estas ĝojaj”? Kiel vi diris turke “la bruna hundo estas ĝoja”? Kiel vi diris turke “la brunaj hundoj estas ĝojaj”?

Ĉu ŝajnas laciga? Jes ja!

Tamen, se ni demandas tiom da esplordemandoj, eventuale ni malkovros lingvistikan analizon de la turka lingvo. Ni malkovros la sonojn de la lingvo, la gramatikon, la sintakson kaj semantikon, ktp., la tutan el nia esplordemandado! La celo estas, ke eble ni iam iros al kampara regiono, kaj studos lingvon, kiu estas maloftaj, mortantaj, interesaj… La turka lingvo jam havas multe da informaĵo, sed tiuj maloftaj, mortantaj, interesaj lingvoj havas nenion. Do, ni devas lerni kiel esplori tiujn, ĉu ne?

Fiksligilo Neniu komento

sencelaj debatoj

Januaro 24, 2008 at 2:12 ptm (Uncategorized)

Kelkaj debatoj estas sencelaj, mi pensas.

Ekzemple, kial ni debatas pri ĉu evoluo aŭ kreado estas la vero? Sciencoj pensas, ke ili havas pruvon de ilia ĝusteco. Kreadistoj pensas, ke la sciencoj ne povas pruvi ion.

Eble mi simpligas, sed mi ne pensas, ke ĉu la sciencoj aŭ la kreadistoj povas konvinki unu la alian. Do, kial ni devas debati?

Se evoluo aŭ kreado estis pruvita, kio ŝanĝus? Ĉu evoluistoj kaj kreadistoj fidus unu la alian? Mi ne pensas, ke estas tiel simpla.

Do, kial ni devas malŝparas tempon? Kial ni devas debati?

Fiksligilo Neniu komento

politika apatio

Januaro 20, 2008 at 11:59 ptm (Uncategorized) ()

Ĉu estas malbone se mi malŝatas pensi pri politiko?

Kelkaj amikoj diras, ke ni (speciale kristanoj) devas scii pri politikon, devas voĉdoni, ktp, ĉar ni havas respondecon por interesiĝas pri la mondo. Mi ne estas certa, se tio estas vera.

Mi ne komprenas kial estas malbona ke mi ne ŝatas legi pri tutmonda varmiĝo, aŭ aŭskulti politikajn lekciojn; multaj da homoj scias pri tiuj. Samtempe, ekzistas multnombrajn koncernojn, kiu estas malkonata por la averaĝa persono. Kial ne estas malbona, se ili ne scias pri lingvaj koncernoj, ekzemple?

Kial estas malbona, se mi ne scias pri tutmonda varmiĝo, sed estas ĝuste bona, se politikistoj ne prizorgas lingvomorton? Estas vera, se lingvo de dek personoj en kampara Afriko mortas morgaŭ, ne estos tuja efekto por la tipa usonano. Egale se 500 da tia lingvo mortas, ne estos tuja efekto. Tamen, tiu havos grandegajn sekvojn por 500 kulturoj! Kial nia vivmaniero (kiu ni evidente batalas por protekti en Irako kaj aliaj lokoj, kaj mi devas prizorgi…) pli grava ol tiuj?

Plue, koncerno kiel tutmonda varmiĝo, krom sciencistoj kiu studas ĝin, estus malrimarkita kaj malprizorgita. Estas vere afero, kiu havus kolosan efekton, kiel ni ŝatus pensi? Jes ja, lontempe, sed okazas sufiĉe lante, ke ni ne povas percepti ĝin! Kiel gravas estas tiu? Pli grava ol lingvomorto kaj lingva ŝtata persekuto, kiu okazas ĉiutage?

Honeste, mi pensas, ke politiko estas enuiga, malinteresa, kaj por interesituloj, afero de multe da parolado kaj kritiko, sed sen agado.

Interesituloj: bonvolu, interesiĝu! Sed, bv. ne insultu min se mi ne partoprenas…

Fiksligilo 1 komento

gitaro

Januaro 19, 2008 at 12:06 atm (Uncategorized) (, )

Printempe, mi eklernis ludi la gitaron. Komence mi ludado estis malbona, kaj post tio mi okupitiĝis. Somere mi prenis programlingvan klason; post tio la aŭtuno estis denove okupita. Vintre, nia universitato havas kvinsemajnan libertempon, kaj mi plejparte restis en universitata urbeto.

Mi decidis, ke mi penus relerni ludi la gitaron. Mi lernis rapide. Antaŭe, mi ne povis ŝanĝi akordojn rapide; mi ne povis ludi neŝanĝiĝeme; mi ne povis samtempe ludi kaj kanti, mi ne povis ludi barakordojn. Nun mi poviĝas fari la tutan! Mi jam ne povas ludi bone, sed mi pensas, ke mi plibonigas!

Gitaro estas pli portebla muzikilo ol la piano, kaj pli facila por ludi kaj kanti samtempe. Oni povas ludi certan muzikan stilon, ktp…

Fiksligilo Neniu komento

nova termino

Januaro 18, 2008 at 2:58 atm (Uncategorized)

Nova termino komenciĝas! Mi antaŭĝojas miajn klasojn. Mi priskribos iomete pri la klasoj:

  • Kimra Lingvo: ĉiutermine, mi kaj kelkaj aliaj lernantoj kunvenas kun profesoro, kaj legas kimran libron, kaj trinkas teon.
  • Japana Lingvo: klaso pri konversacia japana lingvo; ni faras ankaŭ iom da skribado.
  • Sismoj: inĝeniera klaso, ĉar mi devas preni sciencan klason…
  • Semantiko kaj Lingvouzo: vortsignifo kaj uzado.
  • Historia Lingvoscienco: kiel kaj kial lingvoj ŝanĝas.
  • Praktika Esplorada Metodo: kiel kolekti, klasifiki, kaj esplori materialojn de denaskaj parolantoj.

Estos verŝajne ekscita kaj multokupita!!

Fiksligilo Neniu komento

senmuzikila kantado

Januaro 17, 2008 at 10:07 ptm (Uncategorized)

Kiam mi estas en gimnazio, mi unuafoje aŭdis senmuzikilan grupon (grupo kiu kantas sen muzikiloj). La grupo estis de proksima universitato. Depost kiam, mi volis kanti por simila grupo. Mi ĉiam ŝatis kanti, sed mi pensis, ke mi ne estas sufiĉe talenta.

En la una jaro de universitato, mi vidis kreta desegno en trotuaro: “Kristana Senmuzikila Grupo!” Mi decidis aŭdicio por la grupo, kaj mi akceptiĝis. Nun, tri jaroj poste, mi ankoraŭ estas kun la grupo, kaj mi estas prezidanto.

Esti presizanto estas granda respondeco, speciale en kristana grupo, mi pensas. Senĉese ni devas diskuti pri niaj motivoj; kiamaniere ni kantus; kiamaniere ni dependas de Dio kaj ne ni mem; kiom da tempo ni pasigus praktiki la kantadojn kontraŭ kiom da tempo ni pasigus legi la Biblion kune kaj preĝi.

Malgraŭ, ni esperas, ke ni povas adori Dion kaj helpi kaj kristanojn kaj nekristanojn ankaŭ adori Dion per muziko, la muzika talento, kiu estas beno el Dio. Por fari tion, ni kantas ĉe nia universitato (ni havas senkostajn koncertojn) kaj en aliaj lokoj.

Ĝoje kriu al la Eternulo la tuta tero!
Servu al la Eternulo kun ĝojo,
Venu antaŭ Lian vizaĝon kun kanto.
Sciu, ke la Eternulo estas Dio;
Li nin kreis, kaj al Li ni apartenas,
Lia popolo kaj ŝafoj de Lia paŝtejo.
Eniru en Liajn pordegojn kun dankado,
En Liajn kortojn kun laŭdado.
Gloru Lin, benu Lian nomon;
Ĉar la Eternulo estas bona;
Lia favorkoreco estas eterna,
Kaj de generacio al generacio daŭras Lia fideleco.

-Psalmo 100

Fiksligilo Neniu komento

kial mi ŝatas esperanton

Januaro 16, 2008 at 3:36 ptm (Uncategorized)

Mi ofte legas la biblion esperante. Unu el mia plej ŝatataj legaĵoj estas Mateo 6:28-34. Verso 30: “Sed se Dio tiel vestas la kampan herbaĵon, kiu ekzistas hodiaŭ, kaj morgaŭ estos ĵetata en fornon, kiom pli certe Li vestos vin, ho malgrandfiduloj?”

Tio lasta vorto estas plej kurioza esperanta vorto! Ĝi estas unu vorto, sed angle ĝi estas kvar vortoj!

Esperanta vortoj estas tre ofte pli konciza, pli preciza, kaj pli eleganta ol angla vortoj!

Fiksligilo 1 komento

pri kio mi skribos?

Januaro 16, 2008 at 3:18 ptm (Uncategorized)

Vere, mi jam ne scias… Mi nur volas praktiki la lingvon esperantan. Mi eble povas skribi pri mia interesoj. Mi listigos iujn interesojn…

  • Kristanismo! Mi estas kristano kaj ĝi estas la plej grava afero en mia vivo. Se vi volus lerni pri kristanismo, bv. demandu al mi! :-)
  • Muziko! Mi ŝategas kanti, kaj mi nun kantas en senmuzikila grupo ĉe mia universitato. Mi ankaŭ kantas en kristana muzikistaro por mia kunularo. Instrumente, mi ludas pianon kaj fluton, kaj nun lernas ludi gitaron.
  • Komputoroj! Mi ŝatas programadon, kaj mi prenis du klasojn pri ĝin ĉe universitato. Mi laboras ĉe ofica por teknologia helpo.
  • Lingvoj! Mi studas lingvistikon ĉe universitato, sed mi ankaŭ ŝatas studi lingvojn. Mia avino estas franco, kaj ŝi parolis france al mi kiam mi estas juna. Mi studis la lingvon kimran kiam mi estas en gimnazio, kaj daŭris studi en universitato. En mia dua jaro de universitato, mi intense studis la lingvon japanan, kaj nun mi povas paroli sufiĉe bone.
  • Fotografio! Mi aĉetis novan fotilon, kaj mi faras projekto: fotografi ĉiutage, elekti unu ĉiutage. Mi havas alian ĵurnalon (angla lingvo) kie mi restigas la tutan.

Mi kompreneble havas aliajn interesojn, sed mi nun finas ĉi tie!

Fiksligilo Neniu komento

iomete pri la skribanto

Januaro 16, 2008 at 6:30 atm (Uncategorized) ()

Saluton!

Mia nomo estas Amata, kaj mi estas lernanto de la lingvo esperanta. Mi estas studento ĉe universitato. Mi studas lingvistikon. Mi ŝatas kanti kaj lerni lingvojn - mi studis la lingvojn kimran, japanan, francan, kaj esperantan.

Por praktiki la lingvon esperantan, mi decidis skribi ĵurnalon en esperanto. Mi scias, ke mi kelkfoje eraros, sed mi esperas, ke mia konado de esperanto plibonigos! Mi neniam parolas esperanton, nur skribas ĝin, ĉar mi ne konas ajnulon, kiu povas paroli la lingvon. Do, kontaktu min, se vi volus!

Fiksligilo 2 Komentoj